2007/11/22, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > Ĉu vi simile malaprobus la frazojn kiel > "La popolo sin levis por defendi siajn rajtojn"?
Tiu ĉi frazo estas nedubsenca, dum "popolleviĝo" estas facile miskomprenebla. Leviĝi ja oni povas en tre diversaj manieroj. En la menciita frazo la komplemento "por defendi siajn rajtojn" ĉion klarigas, sed en la vorto "popolleviĝo" tio ne estas klara. Kial ĝi ne signifu "leviĝo de bonstato de popolo", ekzemple? Mi akceptus tiun vorton en kunteksto "popolleviĝo kontraŭ...", sed sen tia komplemento la vorto restus por mi nekomprenebla, ĉar povus signifi tute kontraŭajn aferojn. Ekzemple "popolleviĝo pro X" - ĉu X estis bona aŭ malbona por la popolo? Ĉu la popolo ekprosperis (= leviĝis) pro X aŭ male, ekribelis pro ĝi? > Ĉu ankaŭ "fervojo"n ni evitu? Sen paroli pri "eldono" ktp. Tio jam fiksiĝis en la lingvo, kaj nenio fareblas. Sed ni prefere laŭeble evitu plu krei tielaĵojn. > Aliflanke, "insurekto"n ruslingvano malhavas en sia lingvo, kaj devas > lerni tute sen ia apoga ideo. Sendube. Mi neniuokaze aprobus "insurekton". Sed mi ja ne komparas "popolleviĝon" kun "insurekto"; mi komparas "popolleviĝon" kun "ribelo". > Dum "popolleviĝo" estas pli facila por lerni, eĉ se oni ne tuj ĝin rekonis. Tio estas dubinda avantaĝo, se pro ĝi perdiĝas unusignifeco. Ni kvazaŭ fiksas nur unu eblan sencon de la kunmetaĵo, malpermesante la ceterajn, same eblajn (same kiel faris PIV kun la supre menciita de mi vorto "alligpaliso"). Kaj provu apliki la ŝatatan argumenton de Renato: kio okazos, se tiun vorton sen taŭga kunteksto legos ĉino? ;) > Principe mi ne vidas, kial nemotivita radikvorto estu pli bona ol > konvencia metaforo, eĉ se ne tuj divenebla. Sed se ĝi estas rekte erariga? Ja ial mi unue ekpensis pri "progreso", malgraŭ tio, ke mi ne malpli bone ol vi konas la rusan vorton "восстание". Ja "popolleviĝo" interpreteblas en tute _kontraŭaj_ sencoj! > Se oni ne tuj rekonis la > metaforon, oni povas ĝin lerni ne pli malfacile ol arbitran > sonkombinon; tamen tian metaforon kuteme estas multe pli facile > memorfiksi. Komprenu, ja mi ne proponas elekton inter mallogika kunmetaĵo kaj nova radikvorto; mi proponas elekton inter nelogika kunmetaĵo kaj logika kunmetaĵo :) aŭ, kiel en la okazo "popolleviĝo - ribelo", inter nelogika kunmetaĵo kaj tradicia esperanta radikvorto. _Nur_ se logika kunmetaĵo ne eblas kaj tradicia radikvorto ne ekzistas, oni serĉu novan radikvorton. > "Neforgesumino" ne estas tre logika kaj jes idiomaĵa; sed > mi multe pli facile ĝin memorfiksis, ol la idiotan "miozoto"n, kiun > ŝajnas preferi PIV2. "Neforgesumino" almenaŭ ne estas misinterpretebla. Ankoraŭfoje. En ĉio necesas sobra mezuro. Ekzistas okazoj, kiam kunmetaĵo estas preferinda, ekzistas okazoj, kiam radikvorto estas preferinda. Oni ne absolutigu unu el la flankoj. Oni estu pli dialektikaj ;) La celo ja estas, ke Esperanto estu kiel eble pli klara kaj komprenebla lingvo, kaj por tio taŭgas jen tiuj, jen aliaj rimedoj, depende de konkreta okazo. Se ni absolutigos unu el la flankoj, ni venos aŭ al Interlingvao, aŭ al Tokipono. -- Yury Finkel
