jurij:
> ...En ĉio necesas sobra mezuro. Ekzistas okazoj, kiam
> kunmetaĵo estas preferinda, ekzistas okazoj, kiam radikvorto estas
> preferinda.

mi ne povus esprimi tion pli bone.  ankaux viajn pripensojn pri la 
diversaj ekzemploj mi plene aprobas.  en la priparolata okazo, sxajnas 
al mi ke "popola ribelo, popolribelo" estas la plej klara kaj simpla 
formo, al kiu insurekcio referencu.  "popollevigxo" al mi estis iom 
nebula, mi pensis unue pri ia nacia renaskigxo...

jxeromo

Rispondere a