2007/11/22, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > Tio ne maleblas en naciaj lingvoj. Ekz-e pri la pola "powstanie".
Do kial ni imitu tion? > Mi ne komprenas kial la substantiva kunmetaĵo estus pli miskomprenebla > ol la formo verba. Se vi akceptas "la popolo sin levis", tiam necesas > akcepti ankaŭ la "popolleviĝo"n. Alie necesos lerni la malpermeson > pri "la popolo leviĝis". Ne temas pri kontraŭstarigo de substantiva kaj verba formoj. Temas pri ĉeesto/malesto de komplemento, klariganta, pri kiu el eblaj sencoj temas. > > Mi akceptus tiun vorton en kunteksto "popolleviĝo kontraŭ...", sed > > sen tia komplemento la vorto restus por mi nekomprenebla, ĉar povus > > signifi tute kontraŭajn aferojn. Ekzemple "popolleviĝo pro X" - ĉu X > > estis bona aŭ malbona por la popolo? Ĉu la popolo ekprosperis (= > > leviĝis) pro X aŭ male, ekribelis pro ĝi? > > Kiun realisman ekzemplon vi povus doni? "Okazis popolleviĝo pro la ukazo de la reĝo" aŭ respektive "La popolo leviĝis pro la ukazo de la reĝo". Diru sincere, ĉu tiuj frazoj por vi havas nur unu sencon (la ribelan)? > Estas iom da stila diferenco. En mia percepto la "ribelo" estas iom > pli celkonscia, dum "popoleviĝo" povas esti pli spontanea. Mi ne estas certa pri tiu nuanco; kaj entute, ĉu vere necesas distingi ĝin? Finfine, kial ne diri simple "spontanea ribelo", se temas pri spontanea ribelo? > > Sed se ĝi estas rekte erariga? Ja ial mi unue ekpensis pri "progreso", > > malgraŭ tio, ke mi ne malpli bone ol vi konas la rusan vorton > > "восстание". Ja "popolleviĝo" interpreteblas en tute _kontraŭaj_ > > sencoj! > > En kiu kunteksto tio okazis? En la ĵusa letero de Harri. Nur leginte en krampoj la ekzemplon "la hungara popollevigxo de 1956" mi komprenis, ke temas pri ribelo; tamen se mi ne scius, kio okazis en Hungario en 1956, mi plu miskomprenus la aferon (nu, mi vere estas ne tre divenema, sed da tiaj, kiel mi, estas plejmulto :) ). > Ĵeromo asertas -- kaj nemalvere -- ke ribelo estas supernocio. > Efektive, ĝi ankaŭ povas esti "мятеж" aŭ "бунт". Jes ja. Sed ĉu vere necesas fari tian distingon, eĉ se tion faras nia gepatra lingvo? -- Yury Finkel
