Je 11/22/07, Yury: > 2007/11/22, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: >> Tio ne maleblas en naciaj lingvoj. Ekz-e pri la pola "powstanie".
> Do kial ni imitu tion? Ĉar alie ni devos enkonduki malpermesojn. >> Mi ne komprenas kial la substantiva kunmetaĵo estus pli >> miskomprenebla ol la formo verba. Se vi akceptas "la popolo sin >> levis", tiam necesas akcepti ankaŭ la "popolleviĝo"n. Alie necesos >> lerni la malpermeson pri "la popolo leviĝis". > Ne temas pri kontraŭstarigo de substantiva kaj verba formoj. Temas > pri ĉeesto/malesto de komplemento, klariganta, pri kiu el eblaj > sencoj temas. Kiam vi aŭdas la unuan linion de "Internacio", kiel vi komprenas, ke temas pri ribelo? Ja mankas ĉia kaŭzo-komplemento: ,---- | Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'! `---- Oni povas imagi, ke temas pri alvoko al la sklavoj altigi sian vivnivelon -- aŭ eble pri instigo de sklavisto ke la sklavoj ĉesu dormi kaj diligente laboru. Ĉu vi perferus ke estu: ,---- | Ribelu, proletar' de l' tero, ribelu, sklavoj de malsat'? `---- [...] >> Kiun realisman ekzemplon vi povus doni? > "Okazis popolleviĝo pro la ukazo de la reĝo" aŭ respektive "La popolo > leviĝis pro la ukazo de la reĝo". Diru sincere, ĉu tiuj frazoj por vi > havas nur unu sencon (la ribelan)? Mi povas imagi diversajn sencojn; sed ankaŭ kun "la popolo ribelis" mi povas imagi tion, ekz-e ke LAŬ la ukazo de sia nacia reĝo la popolo ribelis kontraŭ la alilandaj okupantoj; do, ne kontraŭ sia reĝo kaj ties ukazo, sed subtene al la reĝo kaj laŭ lia ordono. >> Estas iom da stila diferenco. En mia percepto la "ribelo" estas iom >> pli celkonscia, dum "popoleviĝo" povas esti pli spontanea. > Mi ne estas certa pri tiu nuanco; kaj entute, ĉu vere necesas distingi > ĝin? Finfine, kial ne diri simple "spontanea ribelo", se temas pri > spontanea ribelo? kp стихийный мятеж народный бунт Tioj povas malgrandskalaj, kvankam "popola" kaj "spontanea". >> Sed se ĝi estas rekte erariga? Ja ial mi unue ekpensis pri "progreso", >> malgraŭ tio, ke mi ne malpli bone ol vi konas la rusan vorton >> "восстание". Ja "popolleviĝo" interpreteblas en tute _kontraŭaj_ >> sencoj! >> En kiu kunteksto tio okazis? > En la ĵusa letero de Harri. Nur leginte en krampoj la ekzemplon "la > hungara popollevigxo de 1956" mi komprenis, ke temas pri ribelo; > tamen se mi ne scius, kio okazis en Hungario en 1956, mi plu > miskomprenus la aferon (nu, mi vere estas ne tre divenema, sed da > tiaj, kiel mi, estas plejmulto :) ). Do, via unua hezito estis eksterkunteksta. Simile, leginte pri "movado" vi eble ne tuj pensus pri fenomeno socia. >> Ĵeromo asertas -- kaj nemalvere -- ke ribelo estas supernocio. >> Efektive, ĝi ankaŭ povas esti "мятеж" aŭ "бунт". > Jes ja. Sed ĉu vere necesas fari tian distingon, eĉ se tion faras nia > gepatra lingvo? Eble oni povus ne fari ĝin. Tamen ni ja vidas, ke "popolleviĝo" estas lingva fakto, eĉ se la vortaroj rifuzas ĝin agnoski. -- Sergio
