Je 11/22/07, Yury:
> 2007/11/22, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
>> Ĉu vi simile malaprobus la frazojn kiel
>> "La popolo sin levis por defendi siajn rajtojn"?

> Tiu ĉi frazo estas nedubsenca, dum "popolleviĝo" estas facile
> miskomprenebla. Leviĝi ja oni povas en tre diversaj manieroj. En la
> menciita frazo la komplemento "por defendi siajn rajtojn" ĉion
> klarigas, sed en la vorto "popolleviĝo" tio ne estas klara. Kial ĝi
> ne signifu "leviĝo de bonstato de popolo", ekzemple?

Tio ne maleblas en naciaj lingvoj.  Ekz-e pri la pola "powstanie".
Samkiel tio eblas pri "la popolo sin levis" aŭ "leviĝis".

Mi ne komprenas kial la substantiva kunmetaĵo estus pli miskomprenebla
ol la formo verba.  Se vi akceptas "la popolo sin levis", tiam necesas
akcepti ankaŭ la "popolleviĝo"n.  Alie necesos lerni la malpermeson
pri "la popolo leviĝis".

> Mi akceptus tiun vorton en kunteksto "popolleviĝo kontraŭ...", sed
> sen tia komplemento la vorto restus por mi nekomprenebla, ĉar povus
> signifi tute kontraŭajn aferojn. Ekzemple "popolleviĝo pro X" - ĉu X
> estis bona aŭ malbona por la popolo? Ĉu la popolo ekprosperis (=
> leviĝis) pro X aŭ male, ekribelis pro ĝi?

Kiun realisman ekzemplon vi povus doni?

[...]

> Sendube. Mi neniuokaze aprobus "insurekton". Sed mi ja ne komparas
> "popolleviĝon" kun "insurekto"; mi komparas "popolleviĝon" kun
> "ribelo".

Estas iom da stila diferenco.  En mia percepto la "ribelo" estas iom
pli celkonscia, dum "popoleviĝo" povas esti pli spontanea.  Fakte, mi
ne certas ke "insurekto" klare prezentas tiun nuancon.

[...]

>> Principe mi ne vidas, kial nemotivita radikvorto estu pli bona ol
>> konvencia metaforo, eĉ se ne tuj divenebla.

> Sed se ĝi estas rekte erariga? Ja ial mi unue ekpensis pri "progreso",
> malgraŭ tio, ke mi ne malpli bone ol vi konas la rusan vorton
> "восстание". Ja "popolleviĝo" interpreteblas en tute _kontraŭaj_
> sencoj!

En kiu kunteksto tio okazis?

>> Se oni ne tuj rekonis la metaforon, oni povas ĝin lerni ne pli
>> malfacile ol arbitran sonkombinon; tamen tian metaforon kuteme
>> estas multe pli facile memorfiksi.

> Komprenu, ja mi ne proponas elekton inter mallogika kunmetaĵo kaj nova
> radikvorto; mi proponas elekton inter nelogika kunmetaĵo kaj logika
> kunmetaĵo :) aŭ, kiel en la okazo "popolleviĝo - ribelo", inter
> nelogika kunmetaĵo kaj tradicia esperanta radikvorto. _Nur_ se logika
> kunmetaĵo ne eblas kaj tradicia radikvorto ne ekzistas, oni serĉu
> novan radikvorton.

Ĵeromo asertas -- kaj nemalvere -- ke ribelo estas supernocio.
Efektive, ĝi ankaŭ povas esti "мятеж" aŭ "бунт".

Imageblas ankaŭ "popolribelo" -- tamen en la Reto tio donas nur 4
trafojn, dum "popolleviĝo", 17400. Diferenco je 4 grandordoj!

[...]

--
Sergio

Rispondere a