kelkvorte pri maro/oceano... >> Mi facile imagas la diferencon por mia ferio. Ankaŭ >> ruse, planate ferion, oni ofte diskutadis: Ĉu ni veturu al la maro >> (la Nigra)? Ĉu al la oceano (Pacifiko)? >> Sergio > >Mi tute bone komprenas vian reagon kaj vian manieron distingi maron >kaj oceanon: por tiuj kiuj ne vivas proksime de maro aŭ oceano, >normale estas ke ili geografie distingas la du nociojn sed por tiuj >kiuj vivas ĉe maro aŭ oceano, kiel la prahomoj ili rigardas al la maro >ne kiel oni rigardas al oceano. "La maro" (ne temante pri geografio) >estas io proksima al marbordo, do proksima al iuj homoj kaj "oceano" >estas io vasta sur kiu neniu homo daŭre loĝas. >Tiuj kiuj ne vivas ĉe la marbordoj uzos geografie la vortoj "maro" kaj >"oceano", ne la aliaj. >Mireja
Mi subtenas la argumenton de Mireja. En la japana lingvo oni uzas: * umi = maro * kai-joo, tai-joo = oceano "umi" estas propra vorto de la japana, kaj cxiutage uzata en plej multaj kuntekstoj. "kai-joo" kaj "tai-joo" estas konstruitaj vortoj el cxinaj ideogramoj, kaj lauxlitere pli-malpli samvaloraj al "granda maro". Cxi tiujn vortojn japanoj uzas en literatura, scienca kaj formala kuntekstoj. Do al mi Pacifiko estas unue "maro", kaj due/kuntekste "oceano". Japanoj fojfoje diras "nanacu-no umi" (= sep maroj), kiu indikas Nordan Pacifikon, Sudan Pacifikon, Nordan Atlantikon, Sudan Atlantikon, Hindan Oceanon, Arktan Oceanon kaj Antarktan Oceanon. Marborde, 2008/01/29 [mar.] HIROTAKA Masaaki http://www.vastalto.com/
