Je 1/30/08, AV3:

[...]

> Tamen, laŭfundamente instruisto ne simple estas viro, kiu instruas.
> Estas ĝenerale komprenata, ke iu ajn, kiu instruas, estas
> instruisto; tiel, la plej bona instruisto de la lernejo povas esti
> virino.

Mi jam plurfoje diris, ke ekzistas uzoj specifaj, kiuj celas specifan
individuon; en tia uzo "instruisto", "franco" ktp estas ul-genraj, kaj
la pronomo "li" estas ul-genra:
,----
| Ĉar ĈIU amas ordinare personon, kiu estas simila al LI, tial tiu ĉi
| PATRINO varmege amis sian pli maljunan filinon ...
`----

Anglalingve oni forte trudas "he or she" aŭ "they" por tia nespecifa
"li" -- tamen ĉiutage mi vidas la spontajn "he" rezisti la premon, jen
tute ĵuse en usona redaktila lernilo:
,----
| If nobody were informed that this was happening, whichever user saved
| first would later find that his changes were lost.
`----

Analogie, la nespecifa "la francoj diras tiel" egale rilatas al la
francinoj.  Tamen kiam temas pri specifaj personoj, tiam "li" ne povas
indiki ingenran referencaton, kaj "la pordo malfermiĝis kaj eniris
franco" estus misinforma se fakte eniris francino.

Tute simile la plunombro estas uzata kiel la nombro neŭtrala en la
kuntekstoj nespecifaj, ekz-e en demandoj:

"Ĉu vi havas infanojn?" -- "Jes, mi havas filon."

Tamen sciante ke la infano estas unusola, oni ne uzus plurnombron
parolante pri "Petro kaj lia infano".

[...]

>> La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
>> ideologia premo;

> Ne, ĝi fontas el disdivido de taskoj alispeca ol antaŭe.
> Instruistino ne plu instruas nur al lernantinoj, kaj
> instruistino instruas sammaniere kiel virinstruisto, do, ne plu
> necesas rimarki diferencon nerilatan al instruado.

La profesia agado ne ne estas la sola kampo sur kiu funkcias la
lingvoj.  Ĉiam ekzistis ankaŭ aliaj terenoj, la ĉiutaga vivo ktp.
"Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn" egale rilatas al la feliĉulinoj, tie
ne okazis ia ajn socia ŝanĝo.


--
Sergio

Rispondere a