Karaj, ReVo prezentas la vortojn "ultraviolet" kaj "infrared" (mi elektis uzi la anglan) kiel ekvivalentajn al "transviola" kaj "transrugxa", tamen gxi ne citas referencon.
Cxu tiujn vortojn sugestis ReVo? Aux ili jam aperis en iu verko? Nu, ili estas malgxustaj... "Trans" ne montras cxu la radio estas sube aux supre de certa spektra frekvenco. Scienco uzas "ultra" por montri, ke la frekvenco de "ultraviolet" estas supre de la viola. Simile por "infra", montranta, ke la frekvenco de "infrared" estas sube de la rugxa. La vorto trans ne montras tiujn relativajn direkton. Transviola povas signifi kaj sube kaj supre de la viola. Same pro transrugxa. Cxiel ajn mankas referenco. Amike, Fernando
