Skribas Sibayama,

  Laux Fernando,
>ReVo prezentas la vortojn "ultraviolet" kaj "infrared"
> (mi elektis uzi la anglan) kiel ekvivalentajn al "transviola" kaj 
>"transrugxa", tamen gxi ne citas referencon.

 Nu, en PIV 2002, sub "rugxa",
infrarugxa estas klarigita, kaj transrugxa=infrarugxa,
 sub "violo",
ultrarugxa estas klarigita, kaj transviola=ultraviola.
 
  Trans PIV mi ne esploris, sed tio montras, ke PIV alprenis
cxefa la nacilingve subtenatajn dirmanierojn IR kaj UV, 
dum gxi toleras esprimon pli skemecan, kun trans por ambaux.

  Mi persone subtenas tiun unuecajn esprimojn transrugxa, transviola.
Mia nacia lingvo, la japana esprimas ilin, rekte tradukite,
"eksterrugxa", "eksterviola", kaj tio povas esti ankaux esperantaj.
La arugumento de Fernando por distingi plisuprecon aux malpli suprecon 
aplikigxus gxenerale al elektromagneta ondo, sed cxi tie temas pri 
lumo, kun limigita frekvenca zono.  Tial trans la limon de 'videbla ondo',
la uzo de trans estu komprenata.




Rispondere a