Saluton, Sibajama! Plezuras paroli kun vi.

Mi persone subtenas tiun unuecajn esprimojn transrugxa, transviola.
> Mia nacia lingvo, la japana esprimas ilin, rekte tradukite,
> "eksterrugxa", "eksterviola", kaj tio povas esti ankaux esperantaj.
> La arugumento de Fernando por distingi plisuprecon aux malpli suprecon
> aplikigxus gxenerale al elektromagneta ondo, sed cxi tie temas pri
> lumo, kun limigita frekvenca zono. Tial trans la limon de 'videbla ondo',
> la uzo de trans estu komprenata.


 Nu, "lumo" estas elektromagneta ondo... Ne eblas apartigi tiujn konceptojn.
Mi ech komprenis tion, kion vi dirvolis, sed ghi ne validas per tia
argumento. Tamen verdire mi ne disputas ian vorto-faradon, mi nur asertis,
ke tiuj formoj estas malghustaj, sed mi vere celis nur scii, kiu estis la
referenco por ili. Referenco gravas, char fojfoje oni povos pensi, ke temas
pri sugesto de ReVo (char ne chiuj scias, ke ReVo evitas sugesti vortojn).
Kaj bonokaze mi dankas al vi pro la indiko! :-)

Cetere la uzo "ultra" kaj "infra" ne estas simple por indiki "trans la limon
de videbla spektro", char trans tiun limon estas pluraj aliaj intervaloj,
apartigitaj pro certaj kialoj. Sciencistoj uzas "ultra" kaj "infra" por
indiki la intervalo tuje poste la viola kaj tuje antaù la rugha. Tamen,
malgraù tio relativa malghusteco, mi senprobleme uzus la diskutatajn
formojn. Mi pli rimarkis ol kiom kritikis.

Amike,

Fernando

Rispondere a