>> Mireja:
>> cxu iu cxi tie povas pensi ke temas pri virino kiam li rekte (ne
>> perrete) auxdas iun diri al li:
>> "Li instruas hxemion"
>> "Mi renkontis mian amikon"?
 
> Mi komprenas en ambau' okazoj, ke temas pri viro.

Ankaux mi cxar la vorto amiko semantike mi konsideras samkiel patro,
filo, frato, avo, edzo kaj tiel plu. En gxi estas forta privata rilato
kiu ne estas ekzemple en "instruisto", "franco".

> Renato 
> Pli g'eneralan komprenon mi povus havi en okazoj kiel: "La franca 
> civitano estas la vera potenculo en Francujo, c'ar LI rajtas elekti 
> la prezidanton de la Respubliko"

Ne diskutante pri la vereco de la aserto inter citiloj mi tamen diras
ke via ekzemplo estas tre bona por kompreni ke cxikaze "Li" povas esti
virino :-)
Jen mia:
"Esperantisto ne nepre havas esperantistojn en sia familio aux en sia
proksima amikaro: li povas tre bone lerni la lingvon danke al la reto"
Mireja



Rispondere a