> Ankaux mi cxar la vorto amiko semantike mi konsideras samkiel patro, > filo, frato, avo, edzo kaj tiel plu. En gxi estas forta privata rilato > kiu ne estas ekzemple en "instruisto", "franco".
Kaj jen la afero: ni cxiuj akordas, ke iuj vortoj estas semantike genraj, kaj iuj ne. Estas aro da "grizaj" vortoj, pri kiuj ni ne akordas. Vi uzas la kriterion de "forta privata rilato", kaj mi ne. Ekzemple, la vorto "tauxro" ne indikas al mi forta privata rilato, sed gxi estas sendube virgenra, tiagrade ke "tauxrino" estus semantike sensenca. (Agnoskite, tiu estas absurde ekstrema ekzemplo.) Por mi temas pri individuaj vortoj, ne pri klaso de vortoj. Gxenerale, vortoj ne havas genron; kelkaj individuaj vortoj ja havas. Kaj mi denove donas mian opinion, ke temas pri nacilingva influo. Mi emas al interpreti "amiko" sengenre cxar la angla vorto ne enhavas genron; francoj emas interpreti gxin genre cxar la franca analogo estas genra vortparo. Mi pensas ke la kriterio devus esti la semantika signfo de la vorto. Ekzemple, se ni pripensas la adjektivan formon de la vorto, ni vidas ke ni ja distingas inter "viraj vestoj" kaj "virinaj vestoj", sed ne pri "amikaj rilatoj" kaj "amikinaj rilatoj". (Almenaux mi ne, kaj pro la morfologio de francaj adjektivoj, mi divenus ke francoj ankaux ne.) Tamen, mi konstatas ke tiu ne validas por kelkaj vortoj; ekzemple, mi probable ne distingus inter "onkla" kaj "onklina", kaj me tamen regule traktas tiun vorton genre. Tre probable, tio estos afero je kiu esperantistoj neniam plene akordos; cxiam estos tiaj "grizaj" vortoj, kiujn kelkaj traktas genre kaj kelkaj sengenre. Krom se la Akademio iam donos oficialan informon pri la afero.
