Saluton al ĉiuj!
Mi ne ĉiam konsentas kun Sergio eĉ lingve: ekzemple mi reagis al lia
maniero distingi inter maro kaj oceano kiam mi revenis ĉi tie.
Tamen pri "transruĝo", "transviolo" kaj "ioj" mi konsentas.

Tute ne intence kaj sen hezito la jenan skribis mi aliloke:
--------
Mi ĵus revenis al mia komputilo por kontroli iojn:

Unue, pri la moroj de la piroloj:
[...]
Due, pri la ĉeesto de la radiko "pirol-" en la Fundamento:
[...]
--------
Mi povus diri "kontroli du aferojn:"
sed al la vorto "afero", estkiel uzata en Esperanto, mi ofte reagas.
Fakte ne scias mi kial.
Sponte/spontane? foje venas al mi "iojn" anstataÅ­ "aferoj", kaj tio
okazas sendepende de ioma konscia volo uzi "ioj".
Mireja
 

Rispondere a