--- In [email protected], AV3 <[EMAIL PROTECTED]> wrote:

> > La reg'o Kleopatra bone regis. Li havis grandan armeon.
> > 
> 
> 
> Mi apenaux proponas ion tian. Sed mi demandas, cxu lauxfundamenta
estas: 
> "Kleopatra estas unu el la plej vaste konataj regxoj de Egipto.
Regxo de 
> Egipto havis grandan povon: inter povrimedoj li havis grandan armeon, 
> do, supozeble Kleopatra havis grandan armeon." La angla malpermesas 
> diri: King Cleopatra ruled Egypt well.* Devas esti: Queen Cleopatra.... 
> Tamen, Cleopatra was a well-known ruler of Egypt. Laux mia kompreno unu 
> el la signifoj de "regxo" estas tiu de la angla "ruler." Mi atendas la 
> nomon de Kleopatra sur listo de regxoj de Egipto.

La demando estas cxu "unu el la regxoj de Egipto" necese estas viro,
aux cxu eble virino. Kaj la respondo estas (se mi ne eraras), ke la
regxoj de Egipto estas viraj. Kleopatra do ne estis unu el la regxoj
de Egipto! Sed certe sxi estis unu el la regantoj de Egipto, cxar sxi
estis reganta Egipton. Se oni volas uzi la radikon regx-, oni uzu la
prefikson ge-, kiu ja signifas:

- les deux sexes réunis
- of both sexes
- beiderlei Geschlechtes
- obego pola
- obojej plei

T. e.: - de ambaux seksoj

Do, laux mi lauxfundamentas diri "Kleopatra estis unu el la geregxoj
de Egipto", kvankam tiu frazo sxajnas malkutima (sed ne malgxusta) al
mi. Sed fakte, oni tuj komprenas, cxu ne? Samkiel la iel strangan
frazon "cxu vi havas gefraton?"

Amike,
Stefo

Rispondere a