Yury:

Jes, ekzistas "belgoj", "britoj", "svisoj", kiuj ne signifas
etnanecon, sed gxuste civitanecon, sed mi cxiam perceptis tiujn
vortojn kiel _esceptojn_, sed ne kiel imitindajxojn.

Interese! Mi neniam pensis, ke oni povas pensi tiel 200 jarojn post la glora franca revolucio, kiu klarigas al ni (en okcidenta Eŭropo) ke la plej grava afero estas esti civitano, kaj ke ĉiuj civitanoj estas egalaj. Etneco kaj religio estas relative privataj aferoj (ne ĉiuj en la okcidento pensas same).

Mi mem emus diri ke "tanzanoj" loĝas en Tanzanujo. La "tanzanoj" estas la civitanoj de Tanzanujo, kies etnecon mi ne konas, nek, esence, volas koni, ĉar ili por mi estas ĉiuj egalaj civitanoj.

La afero pli malsimpliĝas.

Amike

Renato


Rispondere a