Wilhelm Luttermann wrote: > > > Je Vendredo 08 Februaro 2008 03:29:12 Sergio Pokrovskij skribis: > > Vi tamen ne respondis, kial ineco estas esenca en fratino, kaj > > senrilata en "amikino". Por mi estas plena analogio: la kontrasto > > inter fratino kaj frato estas tia sama, kiel la kontrasto inter > > amikino kaj amiko. > > - Tamen: mi povas, lau mi, diri "shi estas mia amiko", sed ne: "shi > estas mia > frato". > Vilhelmo Lutermano. > --
Por mi, la analogio ne estas plena, cxar ni traktas nek la pluralojn (multnombrajn vortojn) nek la adjektivojn (a-vortojn) same. Multnombro: Amiko kaj amikino kune estas amikoj - sxajnas al mi ke la plejparto da esperantistoj ne sentas bezonon diri ke ili estas geamikoj. Sed cxiu esperantisto sentas la bezonon diri ke frato kaj fratino kune estas gefratoj - neniam nur fratoj. A-vorto: Simile, sxajnas al mi ke la plejparto da esperantistoj ne sentas bezonon diri ke amikino havas amikinajn sentojn; sxi ja povas havi amikajn sentojn. Sed fratino ne havas fratajn sentojn - sxi nepre havas fratinajn sentojn. Se laux vi amiko kaj amikino nepre estas geamikoj kaj neniam nur amikoj, kaj se laux vi amikino nepre havas amikinajn sentojn kaj neniam amikajn sentojn, do por vi la analogio estas plena. Sed por mi la analogio ne estas plena, kaj kiel mi jam diris, sxajnas al mi ke la plejparto da esperantistoj traktas tiujn radikojn same kiel mi. Lastatempe, mi parolis kun samideano (pola, mi kredas), kaj kiam mi diris ke "Mia edzino estas usonano", li respondis "Usonanino, cxu ne?". Mi nur ridetis cxar mi ne volis disputi. Tiu situacio estas por mi plene analogia al amiko/amikino. Cxar mi ne sentas bezonon diri "usonanina" aux "geusonanoj", mi ne sentas bezonon diri "usonanino".
