2008/10/31 Russ Williams:
> 2008/10/31 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:

>> Hm, mi ne certas miaj sentoj kaj mia konduto rilate la amikinojn
>> estas la sama kiel rilate la amikojn.

> Kiel ili diferencas?  Vere sxajnas esti kultura afero, cxar por mi
> ne gravas cxu amiko estas viro aux virino, kaj mi ne komprenas kial
> devus gravi.

Ekz-e se oni diras al mi ke "tuj mi venos kun amiko" mi eble restos en
negliĝo, kia estus neĝentila se mi estus akceptonta amikinon.

Estas certaj dirmanieroj, argumentoj kaj gestoj kiajn mi ne uzus en
kompanio de amikino (ekz-e malpli probablas ke mi frapus ŝin sur la
ŝultron).  Ktp.

>> Por mi estas diferenco inter renkontiĝo kun amiko, renkontiĝo kun
>> amikino kaj renkontiĝo kun geamikoj.  Interalie, mi elektus
>> malsamajn restoraciojn por tio.

> Malsamajn restoraciojn?!  Kial?  Mi ecx ne povas imagi kial, krom se
> temas pri striptizkluboj por tagmangxi kun nur viramikoj... :)

Estas multaj aferoj, ekde la etoso ĝis la menuo.  Fakte, eĉ en la
laborejo, kiam ni iras tagmanĝi kun amiko aŭ resp. kun amikino, plej
ofte okazas, ke ni preferas malsamajn lokojn.

Nu, tute ĵuse mi foliumis paĝon kun la programaro por la poŝtelefonoj.
Tie estis interalie iom da "temoj" por "la knaboj" kaj por "la
knabinoj".  Ne temis pri sekso (nur unu aŭ du "porviraj" temoj
prezentis nudajn korpojn inajn) -- temis pri "etoso" (la kolorgamo, la
prezentitaj objektoj).

>>> Lastatempe, mi parolis kun samideano (pola, mi kredas), kaj kiam
>>> mi diris ke "Mia edzino estas usonano", li respondis "Usonanino,
>>> cxu ne?".  Mi nur ridetis cxar mi ne volis disputi. Tiu situacio
>>> estas por mi plene analogia al amiko/amikino. Cxar mi ne sentas
>>> bezonon diri "usonanina" aux "geusonanoj", mi ne sentas bezonon
>>> diri "usonanino".

>> Por mi tia uzo sugestus ideon pri geja familio.

> ??  Supozante ke "edzino" pensigas vin pri virino kaj "usonano"
> pensigas vin pri viro, tamen geja virino ne estas viro.

"Edzino" en tiaj okazoj ŝajnas esti la kutima maniero nomi la pasivan
partneron (en la gejfamilioj kie la rolojn oni diferencas).

[...]

--
Sergio

Rispondere a