2008/10/31 Teodoro Sankaro: [...]
> Por mi, la analogio ne estas plena, cxar ni traktas nek la pluralojn > (multnombrajn vortojn) nek la adjektivojn (a-vortojn) same. > Multnombro: Amiko kaj amikino kune estas amikoj - sxajnas al mi ke > la plejparto da esperantistoj ne sentas bezonon diri ke ili estas > geamikoj. Sed cxiu esperantisto sentas la bezonon diri ke frato kaj > fratino kune estas gefratoj - neniam nur fratoj. Laŭ mi, pli gravas determino (difiniteco, specifeco) -- kiu nemalofte estas ligita kun la nombro (la multenombro ofte esprimas econ abstrakte, senrilate al specifaj personoj). Kiam oni diras ke "rusoj havas problemojn pri la artikolo", tio certe koncernas ankaŭ la rusinojn. Sed tie ne temas pri specifaj homoj, tio estas ĝenerala aserto. Simile la frazo "niaj patroj diris tiel" en certaj okazoj povas egale aplikiĝi ankaŭ al la "patrinoj" -- kvankam en specifa uzo patro nepre estas virseksulo. Sed se mia edzino diras al mi ke "Hodiaŭ ŝi konatiĝis kun japano, kiu venos viziti nin morgaŭ", mi certas, ke temas pri viro: alie ŝi nepre dirus, ke ŝi konatiĝis kun japanino. Ĉi-okaze temas pri specifa homo (eĉ se mi lin ankoraŭ ne konas). > A-vorto: Simile, sxajnas al mi ke la plejparto da esperantistoj ne > sentas bezonon diri ke amikino havas amikinajn sentojn; sxi ja povas > havi amikajn sentojn. Sed fratino ne havas fratajn sentojn - sxi nepre > havas fratinajn sentojn. Hm, mi ne certas miaj sentoj kaj mia konduto rilate la amikinojn estas la sama kiel rilate la amikojn. > Se laux vi amiko kaj amikino nepre estas geamikoj kaj neniam nur > amikoj, kaj se laux vi amikino nepre havas amikinajn sentojn kaj > neniam amikajn sentojn, do por vi la analogio estas plena. Sed por > mi la analogio ne estas plena, kaj kiel mi jam diris, sxajnas al mi > ke la plejparto da esperantistoj traktas tiujn radikojn same kiel > mi. Por mi estas diferenco inter renkontiĝo kun amiko, renkontiĝo kun amikino kaj renkontiĝo kun geamikoj. Interalie, mi elektus malsamajn restoraciojn por tio. > Lastatempe, mi parolis kun samideano (pola, mi kredas), kaj kiam mi > diris ke "Mia edzino estas usonano", li respondis "Usonanino, cxu > ne?". Mi nur ridetis cxar mi ne volis disputi. Tiu situacio estas > por mi plene analogia al amiko/amikino. Cxar mi ne sentas bezonon > diri "usonanina" aux "geusonanoj", mi ne sentas bezonon diri > "usonanino". Por mi tia uzo sugestus ideon pri geja familio. Kaj se mi aŭdas, ke iu "kondutis kiel japano" mi havas alian ideon ol kiam mi aŭdas ke iu "kondutis kiel japanino". -- Sergio
