Russ:

Kiel ili diferencas? Vere sxajnas esti kultura afero, cxar por mi ne
gravas cxu amiko estas viro aux virino, kaj mi ne komprenas kial devus
gravi.

Tamen gravas ankoraŭ en multegaj lokoj en la mondo. Vi scias kial kaj mi scias kial.

La frazo "mi feriis en Francujo kun amiko" estas por mi esence misgvida se la senco estas "mi feriis en Francujo kun amikino".

Amike (en ĉi tiu okazo vir-amike en aliaj okazoj, se virino amikino skribas, amikine, ĉar la baza sistemo de Esperanto estas tiu de la franca [por simpligi], en kiu la vira substantivo utilas ankaŭ generale: "estas multaj lernantoj en ĉi tiu lernejo" certe inkluzivas ankaŭ la lernantinojn)

Renato


Rispondere a