Russ:
Estas nekonsekvencajxoj en la sistemo.
Jes, sed la bedaŭrinda Zamenhof (sola kaj sen helpo de esperantistoj)
elpensis sistemon, kiu funkcias pli malpli kiel la franca:
- mi renkontis lernanton, kiu estis amindumanta kun lernantino
- Mario estas lernanto kaj Maria estas lernantino
- la lernanto devas lerni la grekan ek de la unua jaro (tio aplikiĝas
al Mario kaj Maria)
- la lernantoj devas lerni ĉefe la akuzativon de la greka (aplikiĝas al
lernantoj kaj lernantinoj)
- Kara instruisto.......................lernante via........... (ambaŭ
seksoj) [mi konas almenaŭ unu esperantistinon, kiu daŭre subskribas:
amikine via - iom aparta okazo]
- la lernanta emo eviti frazojn kun akuzativo (ambaŭ seksoj)
Sergio klare priskribis la aferon per la koncepto "difinita individuo"
kaj "ĝenerale".
Provu kompari tion kun la franca.
Kompreneble ĉiu el ni havas siajn ideojn pri kiam uzi ge- kaj kiam uzi
-in. Iusence vi pravas ke la tuta kampo estas iom nebula, sed la
Fundamenta bazo, laŭ mi, estas tiu.
Amike
Renato