2008/10/31 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Amike (en ĉi tiu okazo vir-amike en aliaj okazoj, se virino amikino skribas,
> amikine, ĉar la baza sistemo de Esperanto estas tiu de la franca [por
> simpligi], en kiu la vira substantivo utilas ankaŭ generale: "estas multaj
> lernantoj en ĉi tiu lernejo" certe inkluzivas ankaŭ la lernantinojn)

"la vira substantivo utilas ankaŭ generale" - ?!? Evidente ne, cxar vi
kontrauxas uzi gxin pri virino.

Aux cxu nur funkcias gxenerale en plurala formo, kiel en via ekzemplo
("multaj lernantoj")?

Tio ja levas la demandon: kial ecx ekzistas la prefikso "ge-" se la
vira substantivo vere funkcias ankaux gxenerale?

Kial iu iam ajn dirus "gelernantoj"?  Tamen tiu vorto okazas iom ofte.

Estas nekonsekvencajxoj en la sistemo.  Homoj kiuj insistas ke
"lernanto" estas viro, do ne tauxgas diri "lernanto" pri virino,
samtempe insistas ke "lernantoj" estas viroj kaj virinoj, kaj ili ofte
ne uzas "ge-" (kiu supozeble ekzistas por montri ambaux seksojn).

amike
russ

Rispondere a