Renato Corsetti wrote: > > > Russ: > >> Estas nekonsekvencajxoj en la sistemo. >> > Jes, sed la bedaŭrinda Zamenhof (sola kaj sen helpo de esperantistoj) > elpensis sistemon, kiu funkcias pli malpli kiel la franca:
Oni ne povas montri tion el la Fundamento. Ecx se Zamenhof tian sistemon elpensis, la sistemo kiun li aperigis en la Fundamento ne estas tia. > Sergio klare priskribis la aferon per la koncepto "difinita individuo" > kaj "ĝenerale". > > Provu kompari tion kun la franca. Eble la propra stilo de Zamenhof estis iom franceca; mi pensas ke gxi estis pli probable poleca. Sed la koncepto de "difinita individuo" venas el nacilingvoj, kaj ne el la Fundamento. (Tamen, mi ne volas diri ke Zamenhof ne uzis la lingvon tiel, nur ke li ne *difinis* la lingvon tiel. Ekzemple, oni trovas multe da aperoj de "amikino" en liaj aliaj verkoj.) > Kompreneble ĉiu el ni havas siajn ideojn pri kiam uzi ge- kaj kiam uzi > -in. Iusence vi pravas ke la tuta kampo estas iom nebula, sed la > Fundamenta bazo, laŭ mi, estas tiu. En la ekzercaro de la Fundamento, la sekvaj radikoj aperas kun "in-": hero- fe- frauxl- vidv- fil- patr- knab- vir- frat- sinjor- princ- fiancx- edz- av- nep- nev- onkl- Ankaux kelkaj ul- vortoj kaj kelkaj ist- vortoj. Ankaux la bestaj radikoj kok- kaj bov- Kaj la sekvaj kun "ge-": patr- frat- edz- fiancx- (Kaj la aparta kazo de "gedoktoroj".) Mi nur volas diri, ke oni tute ne povas pravigi la neprecon de ekzemple "amikino" pri konate ina individuo nur el la Fundamento. Do temas pri parolaj kaj skribaj stiloj, pri individuaj emoj, kaj ne pri Fundamenteco.
