2008/10/31 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> Hm, mi ne certas miaj sentoj kaj mia konduto rilate la amikinojn estas
> la sama kiel rilate la amikojn.

Kiel ili diferencas?  Vere sxajnas esti kultura afero, cxar por mi ne
gravas cxu amiko estas viro aux virino, kaj mi ne komprenas kial devus
gravi.

> Por mi estas diferenco inter renkontiĝo kun amiko, renkontiĝo kun
> amikino kaj renkontiĝo kun geamikoj.  Interalie, mi elektus malsamajn
> restoraciojn por tio.

Malsamajn restoraciojn?!  Kial?  Mi ecx ne povas imagi kial, krom se
temas pri striptizkluboj por tagmangxi kun nur viramikoj... :)

>> Lastatempe, mi parolis kun samideano (pola, mi kredas), kaj kiam mi
>> diris ke "Mia edzino estas usonano", li respondis "Usonanino, cxu
>> ne?".  Mi nur ridetis cxar mi ne volis disputi. Tiu situacio estas
>> por mi plene analogia al amiko/amikino. Cxar mi ne sentas bezonon
>> diri "usonanina" aux "geusonanoj", mi ne sentas bezonon diri
>> "usonanino".
>
> Por mi tia uzo sugestus ideon pri geja familio.

??  Supozante ke "edzino" pensigas vin pri virino kaj "usonano"
pensigas vin pri viro, tamen geja virino ne estas viro.

amike (kiun mi versxajne skribus leterfine ankaux se mi estus virino -
cxu virinoj subskribu "amikine"?),
russ

Rispondere a