2008/11/1 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Mireille:
>
> Pardonu, ke mi ne komprenas vian respondon ĉu vi povas pluskribi?
>
> Mi volis nur diri, ke en Esperanto foje oni uzas la viran/ĝeneralan radikon
> kaj por indiki viron:

Kutime sxajnas al mi ke tio okazas kiam viroj forgesas ke virinoj
cxeestas, anstataux por intence konscie aludi kaj virojn kaj
virinojn... (kion celas la ge-formo)

Sed ja estas ruza sistemo ke la vir-formo povas aludi virojn specife,
aux cxiujn virajn kaj inajn, cxar se estos necerteco aux demandoj, oni
cxiam povas aldoni "nu kompreneble mi celis ankaux la virinojn!" kaj
eviti aperi seksisma...! :)  Dume, se virino uzas nur la in-formon,
tio estus eksplicita neneebla ignoro de la viroj.  La nejusteco
sxajnas evidenta al mi, sed evidente ne al cxiuj!

amike
russ

Rispondere a