2008/11/5 Teodoro Sankaro:
> Sergio Pokrovskij wrote:

>> Ankaŭ en la diversaj konkursoj kaj festivaloj oni normale havas
>> apartajn premiojn por "la plej bona vira rolo" kaj "la plej bona
>> ina rolo" (kvankam pro la usona hipokriteco la vorto "actress"
>> estas tabuita).

> Cxu? En la plej gravaj usonaj konkursoj (Oscar, Emmy, Tony) oni ja
> uzas la vorton "actress". Do, aux vi simple ne scias pri kio vi
> parolas, aux via kontrauxusoneco influas vian pensmanieron gxis
> absurdo, tiel ke vi kulpigas Usonon pri cxio kiu estas laux vi
> malbona.

Dum mia restado en Usono nia usona instruisto de la usonangla avertis
nin kontraŭ uzado de tiu vorto, kiu ne estus "politically correct".
Mi certas ke li ne estis kontraŭusona; kaj je lia opinio, kio estas
"correct" kaj kio estas "eraro" dependis niaj poentoj en la kurso.

--
Sergio

Rispondere a