Russ:

Kutime oni ne sentas bezonon eksplicite diri la sekson, sed oni povas aldoni vortojn kiam
fojfoje oni sentas la bezonon klarigi

Jes. Tiel estas en la angla. Sed en aliaj lingvoj la afero estas malsama kaj pro pure lingvaj aferoj oni devas igi vortojn "viraj" aŭ "inaj" simple por povi paroli, ĉar la divido de vortoj en tiuj du klasoj estas esenca. En la itala oni devas decidi ĉu "computer" estas "vira" aŭ "ina" antaŭ ol komenci paroli pri ĝi.

El tio sekvas ke la parolantoj de tiuj lingvoj havas la kutimon diri la sekson ankaŭ de homoj kaj profesioj, kaj tiun kutimon ili provas porti al Esperanto kiel anglalingvanoj provas porti sian kutimon. Mi ne komprenas, kial oni ne sukcesas paroli senemocie. Eble ĉar temas pri defendo de sia propra identeco. Sed ekzistas pluraj identecoj kaj ĉiuj estas principe samvaloraj.

Renato


Rispondere a