2008/11/5 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> Dum mia restado en Usono nia usona instruisto de la usonangla avertis
> nin kontraĆ­ uzado de tiu vorto, kiu ne estus "politically correct".
> Mi certas ke li ne estis kontraĆ­usona; kaj je lia opinio, kio estas
> "correct" kaj kio estas "eraro" dependis niaj poentoj en la kurso.

Nu, malsamaj anglalingvanoj havas malsamajn opiniojn, kompreneble.  Ne
supozu ke cxiuj pensas same simple cxar ili parolas la saman lingvon.
:)  Laux mia sperto, estas fojfoja necerteco kaj nekonsekvenceco pri
uzo de "actress" inter anglalingvanoj.

Kiel Teodoro jam skribis: spite tion, kion diris via instruisto, estas
gravaj premioj por "actors" kaj "actresses".

Tamen, la angla ne sentas fortan bezonon por apartaj vortoj por
"dancistino" kaj "kantistino", cxar "dancer" kaj "singer" tute tauxgas
kaj uzatas kaj por viroj kaj por virinoj.  Kutime oni ne sentas
bezonon eksplicite diri la sekson, sed oni povas aldoni vortojn kiam
fojfoje oni sentas la bezonon klarigi, ekz "premio por la plej bona
kantistino" povus esti "prize for the best female singer".  Kutime
tute ne gxenas ke la vorto mem ne indikas sekson, ekzemple "That band
has a good singer" = "Tiu bando havas bonan kantiston" povus aludi
viron aux virinon, miasperte.

Vi povus argumenti ke vireco/virineco estas grava elemento de la
percepto kaj profesia karaktero, kaj iusence tio veras, tamen
ekzistas, ekzemple, viraj kantistoj kun ecx PLI GRANDAJ GRAVAJ
diferencoj en stilo kaj karaketero inter ili ol diferencoj inter
multaj kantistoj kaj kantistinoj, tamen lingvoj facile funkcias sen
gramatika maniero distingi inter (ekzemple) akra kri-kantado de vira
kantisto de metal-rok-bandoj (ekz Cradle of Filth), flua opera kantado
de Luciano Pavarroti, kaj la kurioza skrapega vocxo de Tom Waits, ktp.

amike,
russ

Rispondere a