Renato:

> Mi ne komprenas, kial oni ne sukcesas paroli senemocie. Eble ĉar temas pri 
> defendo de sia propra identeco. 

Supozeble, jes, kaj plezuro babili...

Tamen la diskuto montras, ke malantaux lingva demando povas kusxi gravaj 
ideologiaj konsideroj. Indas memori, ke efektive la angla lingvo (kaj Usono) 
estas en hegemonia pozicio, apogate de la opinifaraj rondoj, kaj ke apliki 
kritikan spiriton al la reganta konformismo estas tute pravigita ekzerco, ecx 
deviga por E-isto, cxar lauxdifine li ne povas akcepti la hegemonian rolon de 
la angla.

Cxu ni tamen ne povus fini tiun senfruktan diskuton?

Kore,

Marc

Rispondere a