> Russ Williams
> Saturday, November 01, 2008 3:55 PM
> 
> > Jen la originalo:
> > ,----
> > | — O mój Boże! — wymówił wzruszając ramionami — jeżeli pan 
> > | wstrzymujesz się z przyjęciem tej pani na rysowni... jakże tu 
> > | powiedzieć... no, na rysownicę...
> > |
> > | Siedzący przy stole piętnastoletni chłopak parsknął śmiechem.
> > `----
> 
> La pola havas aliajn similajn aferojn, kie supozebla ina 
> formo estas uzata anstatauxe por ekipajxo de la vira 
> laboristo (kredeble cxar oni ne povis imagi ke virino farus 
> la laboron), ekzemple:
> * "pilot" = piloto, sed "pilotka" ne estas pilotino sed cxapo 
> portata de piloto
> * "szofer" = sxoforo, sed "szoferka" ne estas sxoforino, sed 
> la sxoforejo en la auxto/kamiono
> * "marynarz" = maristo, sed "marynarka" ne estas maristino, sed jako
> 
> Krome estas laboroj kies ina versio estas restriktita aux alia:
> * "maszynista" = lokomotivestro, sed "masynistka" estas tajpisto (!)
> * "chemik" = cxemiisto (aux instruisto de cxemio), sed "chemiczka"
> estas nur instruistino de cxemio (laux vortaroj, kvankam iuj 
> poloj diras al mi ke ankaux povas esti cxemiisto).
> * "historyk" = historiisto (aux instruisto de historio), sed 
> simile "historyczka" estas nur instruisto de historio, laux vortaroj.
> 
En pola lingvo estas multega da tiaj "seksismaj" vortoj.
Oni povus ilin tie citi dum horoj.
Gravas, ke preskaux cxiu provo de inigo de tia vorto estas ridinda (gxi
sonas ridinde por poloj - tial en citajxo, knabo ekridis).
Oni tion evitas uzante vorton "sinjorino" ekz. "sinjorino piloto".
Gxi tre similas al sufikso -in aldonata al kvazaux-vira vorto.

Kompreneble, por homoj kies lingvoj ne havas sekson por vortoj tio strangas,
sed en pola la genro ege influas la lingvon, tial Zamnhof (ja forte influata
de pola lingvo) eble "ne cxiam memoris" pri sensekseco de vortoj en Eo.

Mi ne diru ke Eo estas nesimetria lingvo, sed gxiaj uzantoj - jes. Estas tre
malfacile diri, cxu kiam oni diras "aktoro" temas pri "viraktoro" cxu pri
"aktorino" cxu pri iuseksa homo kies profesio estas "aktoro".
Kaj ecx se diranto scias, la auxskultanto povas kompreni alie.

--
Sebastian

Rispondere a