2008/11/4 Cyprych Sebastian:

[...]

> Mi ne diru ke Eo estas nesimetria lingvo, sed gxiaj uzantoj -
> jes. Estas tre malfacile diri, cxu kiam oni diras "aktoro" temas pri
> "viraktoro" cxu pri "aktorino" cxu pri iuseksa homo kies profesio
> estas "aktoro".  Kaj ecx se diranto scias, la auxskultanto povas
> kompreni alie.

Ĝenerale la rusa lingvo pli volonte uzas la virgenrajn formojn
ekstersekse ol la pola; tamen ĝuste pri "aktorino" aŭ "dancistino" aŭ
"kantistino" la rusa lingvo zorge distingas.  Ĉar en tiuj vortoj la
sekso ja estas grava elemento de la percepto kaj profesia karaktero.

Ankaŭ en la diversaj konkursoj kaj festivaloj oni normale havas
apartajn premiojn por "la plej bona vira rolo" kaj "la plej bona ina
rolo" (kvankam pro la usona hipokriteco la vorto "actress" estas
tabuita).

Se mi diras: "Ĉu vi memoras tiun aktoron, kiu ludis la ĉefrolon en la
filmo NN", certu, ke temas pri viraktoro.  Alie mi demandus "Ĉu vi
memoras la aktorinon ...", kaj en mia menso tiuj du homoj neniel
konfuzeblas.

--
Sergio

Rispondere a