2008/11/5 Russ Williams <[EMAIL PROTECTED]>:

[...]

> Kiel Teodoro jam skribis: spite tion, kion diris via instruisto,
> estas gravaj premioj por "actors" kaj "actresses".

Mi mem tion diris jam antaŭ Teodoro: ĝuste en tio, laŭ mi, konsistis
la "hipokriteco".

[...]

> Vi povus argumenti ke vireco/virineco estas grava elemento de la
> percepto kaj profesia karaktero, kaj iusence tio veras, tamen
> ekzistas, ekzemple, viraj kantistoj kun ecx PLI GRANDAJ GRAVAJ
> diferencoj en stilo kaj karaketero inter ili ol diferencoj inter
> multaj kantistoj kaj kantistinoj, tamen lingvoj facile funkcias sen
> gramatika maniero distingi inter (ekzemple) akra kri-kantado de vira
> kantisto de metal-rok-bandoj (ekz Cradle of Filth), flua opera
> kantado de Luciano Pavarroti, kaj la kurioza skrapega vocxo de Tom
> Waits, ktp.

Nu, por mi tio estas diferenco komparebla al la diferenco inter
virseksaj kaj inseksaj bestoj en brutobredado.  Jes, estas pli kaj
malpli bonaj bovinoj -- tamen la diferenco inter virkoko kaj kokino,
aŭ inter virkapro kaj kaprino estas absolute nepra por fakulo.

Se direktoro de operejo perdis ĉefkatistinon, tiam ŝin ne povus
anstataŭi eĉ bonega virkantisto.  Cetere, kiel oni tradukas anglen la
titolon de la unua teatraĵo de Ionesko?  "La cantatrice chauve", "La
kalva kantistino" ... Ah ha, "The Bald Soprano" aŭ "The Bald Prima
Donna" ...

--
Sergio

Rispondere a