wieland: 
> Pli bone estus demandi, cxu estas pli gxusta. 

nu, pli ol pri gxusteco, temas pri iom variaj profesiaj tradicioj.  por la 
bezono de komputikaj vortaroj franclingvaj jena dokumento proponas sisteman 
ordon por cxiuj okazoj (franclingve): 
http://www-clips.imag.fr/geta/gilles.serasset/tri-du-francais.html

ke gxi devenas el kebekio estas per si mem rekomendo.

-----

pri gramatikaj vortoj en propraj nomoj, kiel "d'alembert" ekzistas interalie 
bibliotekistaj reguloj.  en francio oni ekzemple ne enkalkulas la rolvorton 
"de" komence de homnomo, kaj oni iom arbitre same kalkulas pri iuj fremdaj 
gramatikajxoj (germana "von" se mi gxuste memoras) sed ne pri aliaj (nederlanda 
"van" se mi gxuste memoras).  pri loknomoj certe mapistoj havas regulojn.  
miaopinie ni ne konsideru tion, cxar gxi estus senfina vico de kazoj kaj 
subkazoj en cxiu lingvo.

jxeromo

Rispondere a