>>> Mireille: >>> Saĝeco kaj respektemo estus ke oni demandu mem al la koncernatuloj kiel >>> ili volas ke oni nomus ilin en Esperanto. Sed tio ĉi estas alia demando >>> :-). Kiu Esperantisto povus meti la demandon?
>> Renato: >> Eble la nepalaj esperantistoj estus la plej proksimaj. > Jen la respondo de Nepalano: > Saluton. Dankon por via letero. > Mi kredas ke ŝerpao estas taŭga. > Ĉe ni estas du vokaloj a kaj aa(=esperanto a). Por meza, ni povas diri o > kaj por malferma, ni devas diri ao. > dankon. > Razeno Saluton al vi legantoj ĉe la revuloj. Unue mi deziras danki kaj al tiu kiu metis rekte la demandon al nepalana esperantisto kaj al tiu nepalano kiu respondis. Kion ni faru? 1- Konservi la artikolon kiel ĝi aperis la 1an de Aprilo 2009 en http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sxerp.html? kun neniu mencio de "ŝerpao". 2- Plibonigi la artikolon ĉar * la ekzemplo 3 fuŝas la artikolon pro la terpomoj kaj pro ligilo kiu ne funkcias. * la difino ne estas sufiĉe preciza pri la deveno de tiu etno. * validus ke oni menciu la vorton "ŝerpaoj" apud la vorto "ŝerpoj". 3- Ne tuŝi al la artikolo "ŝerp-" sed krei novan artikolon "ŝerpa_". Ĉar mi petis de Volframo ke li forigu mian artikolon "ŝerpa-", li respondis ke li ĝin forigos kaj mi ĵus kontrolis ke nun ĝi ne enestas ReVon. En la artikolo kiun mi sendis mi sobre difinis jene: ---- Ano de etno kiu migris el orienta Tibeto al la montara Nepalo, precipe en la valo Khumbu. ---- Al ĉi tio oni devas aldoni ke pro la proksimeco de Everesto la ŝerpaoj estas konataj kiel famaj gvidistoj kaj portistoj (do repreni la difinon de Jeromo) kaj ke pro tio la plej internacie konata senco de la vorto fariĝis "montaraj portistoj". Estimata Jeromo, vi multe kompetentas kiel redaktanto por la vortaro ReVo kaj aparte por aldoni novajn artikolojn en ReVo, kion vi opinias? Ĉu vi povus plibonigi la artikolon pri la ŝerp(a)oj? Komprenu ke mi ne sciis pri via artikolo kiam mi sendis la mian :-/ Sincere via. Mireja
