--- On Wed, 12/9/09, pistike65 wrote:

>>> Do, mi estas ofte tentata uzi "tralegi" en la senco b) Aliflanke,
>>> por la signifo a, al mi sxajnas suficxe diri "legi" - se insisti
>>> pri la senco, mi diras "finlegi".

> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:

>> "Ĉu vi legis Ŝekspiron?" -- la respondo "Jes" sufiĉas se oni legis
>> ion ajn al la verkaro de tiu aŭtoro.

>> "Ĉu vi legis Biblion?" -- ne nepre la tuton, sed almenaŭ iom, ĉu vi
>> gustumis ĉi tiun legadon, ĉu vi havas ideon pri la tekstaro.

> tamen, se oni demandas "Cxu vi legis la libron?", nur mensogulo aux
> juristo respondus "jes" ne leginte la tuton.  Se demandi pri parta
> lego, mi demandus "Cxu vi legis el/en la libro?"

Esperanto estas nepreciza rilate la aspekton.
"Post la tagmanĝo li kutime legis Biblion" -- evidente po iom.
"Post la tagmanĝo li kutime legis la vican fabelon de Andersen" --
supozeble tutlegis, de la komenco ĝis la fino.

Ruse tie estus malsamaj verboj.  En Esperanto oni povas nur supozi. 

>> "Finlegi" por mi rilatas al la fina stadio de legado:
>> "En mia infanaĝo mi plurfoje komencis legadon de tiu librego, kaj
>> nun (erst:) ĉi-jare mi ĝin finlegis".

> en tiu kazo Via kompreno kaj mia kompreno rezultigas la saman
> frazon, cxar la legado de la tuto finigxas evidente sammomente kiel
> la legado de la lasta parto.

Jes; tamen ĉi-jare okazis la finlego, ne nepre tutlego.

>> Kp "finmanĝi" (ekz-e "finmanĝi post iu"),

> interese, mi ne uzas tion tiel - mi komprenus ke "iu" finis
> sian mangxadon la unua, kaj mi finis la mian post "iu"

Ankaŭ ĉi tia interpreto estas ebla; la problemo estas en dusenceco de
"post" (ruse estus "за" se temas pri transpreno de la restaĵoj, kaj
"после", se temas pri paralela manĝado).  Cetere, en la kompleta frazo
povus helpi la objekto:
"La hundo finmanĝis la restaĵojn de mia tagmanĝo".

>> Se temas pri tuteco, mi dirus "tralegi" -- aŭ eventuale "tutlegi"

> jes, manieroj montri finitecon ne mankas, sed por mi ankaux
> fin- sidas en tiu kompanio.

> Laux Pomego, cetere:

> "Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj
> teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu
> rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata."

Mi ne obĵetas kontraŭ fin-, mi nur atentigas ke ĝi havas specifan
sencon.  La tempistoj -- kaj eĉ PAG! -- ial imagas, ke temas pri unu
sola afero, pri "la finiteco"; kaj ili naive debatas, kiu finaĵo estas
pli taŭga por esprimi la finitecon.

Fakte "la finiteco", aŭ pli ĝuste la perfektivo, estas tuta KLASO da
finmanieroj.  La ago povas diversmaniere atingi diversajn specojn de
kompleteco -- kaj sekve necesas diversaj rimedoj por esprimi tiujn
kompletecojn.  "Perfektivo" estas klaso samkiel "spaca prepozicio"
estas klaso; la demando kiun debatas PAG, "kiu prefikso pli bone
esprimas finitecon", estas same ridinda, kiel la demando "kiu
prepozicio pli trafe esprimas spacajn rilatojn".

La ago "manĝi" povas atingi finitecon ĉar ne pli restas la manĝataĵo:
"Li formanĝis la tutan torton".
Aŭ ĝi eble atingis la finitecon ĉar la koncernulo plene satiĝis:
"Li satmanĝis kaj nun dormas".
Aŭ eble la manĝado atingis ian spacan limon:
"La tineo tramanĝis ŝian robon" (jen estas truo kiu estas konstatebla
rezulto de tiu manĝado).

Ktp.

-- 
Sergio





      

Rispondere a