--- On Mon, 12/7/09, jv wrote:

>> sergio

>> Mi uzis la referencon por konsulti la paralelajn (alilingvajn)
>> artikolojn. La pola ne konas [...] Tute malsimila estas la difino
>> franca [...] la paralela germana artikolo estas "Angestellter"
>> ĝenerale [...]

> mi konsultis vikipedion kaj komparis la interligitajn artikolojn pri
> teleroj. en la franca gxi servas por enteni kaj prezenti mangxajxon,
> gxi estas porcelana, ligna aux metala (pri formo ne temas) ktp. en
> la germana gxi estas ronda, plejofte plata por surmeti mangxajxojn
> (sed pri materialo ne temas) ktp. tiuj difinoj malakordas; cxu ni
> sekve forigu la artikolon de revo pri telero?

Oni povas difini la nombron π kiel kvocienton de perimetro de cirklo
per ties diametro.  Aŭ oni povas difini ĝin kiel malplejan pozitivan
nuliganton de kos(x).  En tiuj du difinoj ne estas kontraŭdiro.  La
DIFINOJ estas malsamaj, la SENCO estas unu sama.

Sed se la pola difino malimplice ekskludas el la nocio
"blankakolumuloj" la negocistojn kaj ĝenerale la nedungitojn (lasante,
proksimume, "la oficejan planktonon" de Aleksandro), dum la franca
difino parolas pri "la anoj de la elitoj" kaj eminentaj politikistoj
-- tioj estas tute malsamaj NOCIOJ, kiuj apenaŭ havas ion komunan.
Ne nur la DIFINOJ, sed ankaŭ la NOCIOJ estas malsamaj.

-- 
Sergio 




      

Rispondere a