--- On Mon, 12/7/09, Vastalto wrote:

> "Renato Corsetti" skribis:
>>Ni almenaŭ provu esplori kion oni diras en Ĉinujo.

> Jen kelkaj ekzemploj de cxinaj esperantistoj:

Legante tiajn pecojn de la ĉina informejo mi ofte havas impreson ke
ili estas tradukoj de anglalingvaj materialoj el la najbara redakcio
anglalingva.  Kaj tial iuj materialoj de la ĉinia retejo estas pli
anglecaj ol la tekstoj de anglalingvanoj mem.

Mi tre dubas ke normala ĉina esperantisto esprimus la ideon pri la
oficistoj de la antikva Ĉinio per tia stranga dirmaniero:

> "En la ĉina anktikva ĉefurbo Pekino, ĉiam estas neelĉerpeblaj
> fotindaĵoj: antikvecaj temploj kaj muzeoj, malnov-stilaj stratetoj
> kaj vivo de malnovaj pekinanoj, moderna vivmaniero de blankkolumuloj
> en la urbo, ktp."
> [http://esperanto.cri.cn/1/2005/06/27/[email protected]]

Aliflanke, mi ne tute komprenas jenon, kie la unua alineo iel
kontraŭdiras la duan:

> "En Chinio multaj homoj ne konscias, ke ili vivas jam en bonhavo, au
> ne volas agnoski, ke ili estas membroj de la homgrupoj vivantaj en
> bonhavo.

> Ili shatas la nomojn burgho, blankkolumulo k.a."
> [http://nanning.china.org.cn/esperanto/MATERIAL/49.htm]

Estas iom stranga ke en la lando kie la oficiala ideologio ja restas
marksismo (malgraŭ la realo), oni tamen ŝatas "la nomon burĝo".
Cetere, la artikolo venas de "James" kaj estas indikite ke tiu estas:
"Jhurnalisto de fremdlanda novajhagentejo en Chinio"

[...]

-- 
Sergio




      

Rispondere a