Kara Antonio,
mi ne plu komprenas pri kio mi, vi kaj Ĵerom konsentas aŭ malkonsentas.
Mi reklarigas mian vidpunkton la lastan fojon:
* la esprimo "blankkolumuloj" (colletti bianchi) en Italujo ja estas
uzata, sed ĝi ne estas la normala esprimo por oficistoj kaj similaj
mens-laboristoj. Ĝi estas uzata en traduko de usonaj sociologiaj libroj
kaj en aliaj okazoj en iom ŝerca maniero. Vidu la titolon de hodiaŭ en
"La Repubblica": la blankaj kolumoj de mafio.
* la esprimo "blukolumuloj" ne estas uzata. Oni uzas anstataŭe
"blu-surtutuloj" (tute blu)
* la esprimo "krimo de blankkolumuloj" ne estas uzata nek konata (mi nur
renkontis ĝin okaze de ĉi tiu debato). Citaĵoj en Vikipedio de iu, kiu
klarigas la usonan fenomenon kaj poste aplikas ĝin al Tangentopoli, ne
estas tre impresaj. Kiel vi diras, en Italujo oni parolas pri "puraj manoj".
Amike
Renato