> Yury:
> Legante ĉi tiun diskuton, mi ekkonsciis, ke en malsamaj landoj la
> pridiskutatajn terminojn oni komprenas tute malsame (ĝis plena
> nekompreno inter si), do mi nun emas konkludi (kontraŭe al mia komenca
> opinio), ke NE INDAS registri tiujn terminojn en esperanta vortaro,
> por ne krei troajn "falsajn amikojn". Oni prefere uzu
> nemiskompreneblajn esprimojn kiel "(fabrika) manlaboristo", "oficeja
> laboristo" ktp.

la situacio ne sxajnas al mi tiom drama.  la esprimoj, kiujn vi proponas, estas 
la gxustaj difinoj laux la origina usona senco, kaj tiujn ni uzu aux al tiuj ni 
referencu.  sencodrivoj kaj hezitoj aperas precipe cxirkaux la gxusta senco de 
"blankkolumula krimeco", pri kiu indus reveni al la difino de la menciita 
krimologo, kaj certagrade pri la gxusta socia rango de "blankkolumuloj", kiu 
sxajne altigxis en iuj lingvoj aux en la imago de iuj parolantoj (eble gxuste 
pro famigxo de grandskalaj monfrauxdoj).

ni ja devis jam konstati, ke ampleksa priparolo de multe pli banalaj 
"hospitalo" aux "sxuo" evidentigis malsamajn komprenojn, kaj ni ja tamen devas 
difini tiajn vortojn, ecx se ilin akompanas eventuala malrekomendo aux atentigo.

amike.

jxeromo

Rispondere a