>> mireja: >> Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn kiam mi tuj respondis al Ĵeromo >> pri >> la vortoj de li demanditaj. Nur hodiaŭ iris legi la francian paĝon. >> Tio >> kion mi tie legis konfirmas la pravecon de mia francia reago, reago >> kiu >> mirigis kelkajn legantojn ĉi tie. >> En la normala lingvaĵo inter francianoj la vorto "cols blancs" odoras >> diskriminacie (kaj neniel krimece).
> jxeromo: > cxu vi volas diri, ke la vikipedia artikolo konfirmas diskriminacian > subtonon de (franclingva) "blankakolumulo"? mi legis kaj neniom ricevis > tiun impreson. Ne. Mi skribis "konfirmas la pravecon de mia francia reago", alivorte ĝi akordas kun mia reago, ĝi evidentigas ke mi ne estas la sola persono kiu sentas diskriminacion en la franca esprimo "cols blancs". La franca vorto "élite" en lingvaĵo franca klare diskriminacias la laboristojn. Mi konas plurajn manlaboristojn kies laboro de ili petas pli da mensa cerbumado ol tiu de nuntempaj franciaj "cols blancs". Pro tio el la franca vikipedia, mi citas: "De nos jours, l'expression col blanc est un terme d'argot utilisé pour désigner des individus faisant partie des élites, du monde des affaires et de l'entreprise en particulier, parfois aussi de la politique." en ĉi tiu citaĵo klare estas ke "cols blancs" diskriminacias la laboristojn. Mireja
