1. ekzistanta termino
"Teknologio" mi ankaŭ jam renkontis por know-how.
"Tekniko(j)" ŝajnus pli logika en kelkaj uzkazoj, kie "teknologio" ne taŭgas. 
Tamen tia paro, teknologio/tekniko, eblas.

2. sistema vortkombino
Pri "scipovo" ankaŭ mi pensis, sed tiam oni inkliniĝas al nova termino 
scipoveco/povoscio/kielo/kielscio.

Precipe "kono" taŭgas pli ol "scio" (->sekreta); "povkono"?

3. neologismo
"nohaŭo" Nuntempe oni rare uzas neologismojn, kaj la angla ĉi-kaze estas 
malfacila. Tiuj okcidentanoj kiuj ne konas transskribadon, preferus la tamen 
malpli taŭgan "novhovo".

---
Laŭ mi oni do klopodu per "tekniko(j)", kaj se temas pri 'alta', ampleksa 
nocio, "teknologio" (=teknikaro). Por esprimi la sekretecon, oni traduku en la 
kuntekston "konas la teknikon" aŭ ion similan, por esprimi la asociaĵon.


__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen 
Massenmails. 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a