En cxiu lingvo aperas alilingvaj barbarajxoj, alemenau en la komenca provizora periodo, antau ol kristaligxos kaj hejmigxos nova formo.
Nia lingvo estis komence nomata "internacia lingvo de doktoro Esperanto", poste "lingvo de Esperanto" kaj fine nur "esperanto". La sama procedo okazas kun cxiu novajxo. Komence oni uzas la fremdlingvan terminon, kiu estas poste aux adaptata ortografie aux tradukata aux oni dauxre uzas la fremdan terminon. Se ni rezignos pri tiu transira periodo kaj volos cxion tuj esperantigi, Esperanto ne kapablos reagi suficxe rapide al la postuloj de la moderna vivo, kie novajxoj aperas preskaux cxiusemajne. En aliaj lingvoj ne estas problemo uzi en tekstoj fremdlingvajxojn, tial tiuj lingvoj povas tuj akcepti cxiun ajn novajxon kaj trankvile atendas, kiel la situacio evoluos. La esprimojn "know-how, online" komprenas cxiuj, sed esperantistoj tion esperantigas cxiu alimaniere kaj ne povas poste interkomprenigxi reciproke. Kaj eksteruloj poste miras: "Cxu cxi tion vi proponas kiel internacian lingvon? Ke mi ne rajtu uzi internaciajn esprimojn, kiujn cxiuj komprenas, sed devu uzi viajn elpensajxojn, kiujn komprenas neniu, ecx vi mem ne?" Diru sincere: se vi estus petitaj (antau tiu cxi diskuto) traduki en vian nacian lingvon tri esperantlingvajn artikolojn, en kiuj aperas esprimoj "prikono, kielo, teknologio", cxu venus en vian kapon ideo, ke cxiuj tri autoroj pensis pri "know-how"? Kaj cxu vi estus certaj aux nur heziteme divenantaj? Spite nian esperantistan patriotismon ni bezonas trovi manieron, kiel trakti en esperantlingvaj tekstoj fremdismojn, inkluzive de anglismoj, almenaux en la komenca periodo, kiam temas pri novajxo kaj esperantlingva ekvivalento estas nur sercxata kaj ne gxenerale konata. Mirek __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4727 (20091230) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
