--- On Wed, 12/30/09, Joop Eggen wrote:
> 1. ekzistanta termino
> "Teknologio" mi ankaŭ jam renkontis por know-how.
Tio estas uzo de personoj kiuj ne komprenas la sencon de la termino
kaj tradukas la anglajn vortojn el kiuj ĝi konsistas.
Tia traduko povus akiri la deziratan sencon per konvencio, samkiel
"Eta-mola" povas per konvencio servi kiel nomo de Micro-soft. Tamen
la vorto "teĥnologio" por tiu signifo estas maloportuna, ĉar ĝi jam
havas alian sencon. Necesus preni ion neokupitan, ekz-e "kielo".
Tamen estas ankaŭ alisencaj terminoj simile faritaj, ekz-e "a how-to".
> 2. sistema vortkombino
> Pri "scipovo" ankaŭ mi pensis, sed tiam oni inkliniĝas al nova
> termino scipoveco/povoscio/kielo/kielscio.
Tio povus funkcii per konvencio; ĉiuj ĉi tiuj kombinoj neniom klarigas
la sencon de la termino, ili simple paŭsas la same maltrafan terminon
anglan.
> Precipe "kono" taŭgas pli ol "scio" (->sekreta); "povkono"?
Laŭ mi, inverse. Oni povas supraĵe koni ion -- kaj ne scii fari
tion. "Mi konas Biblion" (mi vidis tiun libron en ies manoj) -- "Mi
scias Biblion parkere". Oni scipovas naĝi, paroli -- oni ne "konas
naĝi".
> 3. neologismo
> "nohaŭo" Nuntempe oni rare uzas neologismojn, kaj la angla ĉi-kaze
> estas malfacila.
Mi opinias pli honesta transskribi ol paŭsi la anglan fuŝterminon.
Ĝia laŭvorta traduko neniom helpas, ĝi eĉ estas misgvida (ĉar iuj
erara opinias, ke temas tutsimple pri "teĥnologio"); tia paŭsaĵo estas
do malbona kaj sence, kaj forme (malpli rekonebla).
> Tiuj okcidentanoj kiuj ne konas transskribadon, preferus la tamen
> malpli taŭgan "novhovo".
"Nov-" estas ofta prefikso en esperanta vortofarado (novedzo,
Novjorko...). Tial prefere noŭ- aŭ kno- (ekz-e "knohovo"?)
[...]
--
Sergio