2009/12/30 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Ankaŭ en la armilindustrio povas ekzisti "teĥnologiaj sekretoj", kiuj > tamen ne estas komerca varo, kaj kiun protektas tute alia leĝaro.
Kaj kio? Se necesus ĝustigi, eblus diri "vendeblaj teĥnologiaj sekretoj"; sed plej ofte tio klarus el kunteksto. "Firmao X aĉetis de firmao Y ties teĥnologiajn sekretojn"; aliflanke "Spionoj ŝtelis teĥnologiajn sekretojn de produktado de atombombo". Ĉu tiel gravas, kia leĝaro protektas tiun aŭ alian aferon? Kaj ŝajnas al mi, ke en ordinara lingvaĵo oni uzas tiun vorton sen scii pri detaloj de leĝaro. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
