--- On Wed, 12/30/09, Yury Finkel wrote:

> 2009/12/30 Sergio Pokrovskij:

>> Ankaŭ en la armilindustrio povas ekzisti "teĥnologiaj sekretoj",
>> kiuj tamen ne estas komerca varo, kaj kiun protektas tute alia
>> leĝaro.

> Kaj kio? Se necesus ĝustigi, eblus diri "vendeblaj teĥnologiaj
> sekretoj"; sed plej ofte tio klarus el kunteksto. "Firmao X aĉetis
> de firmao Y ties teĥnologiajn sekretojn"; aliflanke "Spionoj ŝtelis
> teĥnologiajn sekretojn de produktado de atombombo".

Ne ĉiam tio evidentas.  La nuna debato pruvas tion -- oni malsame
interpretas la terminon.  Same kiel okazis pri la "bankaj kolumoj".

> Ĉu tiel gravas, kia leĝaro protektas tiun aŭ alian aferon?

Jes.  Estas patentoj kaj estas know-how.  Ĉu oni bezonas paroli pri
patentoj, kiuj estas alia maniero protekti la intelektan proprieton?

> Kaj ŝajnas al mi, ke en ordinara lingvaĵo oni uzas tiun vorton sen
> scii pri detaloj de leĝaro.

Jes, la ordinaraj homoj misuzas la vorton sen kompreni ĝian sencon.
Ĉar la angla termino estas misgvida.  Ĝuste tial ĝia rekta traduko
estas malutila.

-- 
Sergio




      

Rispondere a