--- On Tue, 12/29/09, Yury Finkel wrote:

> 2009/12/29 Miroslav Malovec:

>> Eble ni povus uzi knowhow-teknologio aux teknologio "know-how",

Kial tiu pleonasmo?  Vi jam havos la barbaraĵon, kun neesperantaj
literoj, kun nekonata legmaniero.  Kaj imagu praktikan uzon kun la
neevitebla amasiĝo de barbaraĵoj:

«La firmao CHRZ vendis al QSZYCZ la teknologion "know-how" "Tahawoo-Boohoo"».

>> cxar ne cxiu teknologio estas know-how.

> Eble "teĥnologiaj sekretoj"?

Ankaŭ en la armilindustrio povas ekzisti "teĥnologiaj sekretoj", kiuj
tamen ne estas komerca varo, kaj kiun protektas tute alia leĝaro.

Esencaj trajtoj de "know-how" (kiujn la angla termino neniel
esprimas) estas:

1. ke oni ĝin tenas sekreta (kaj sekve, ne temas pri patento)
2. ke oni ĝin disponigas per kontrakto al iu alia, kaj la sekreto
estas kontrakta kondiĉo.

-- 
Sergio




      

Rispondere a