iom naive, mi ensaltas kun la penso 'faroscio'.
la vorto ne estas uzata.  kaj ghi estas 'prenebla'
por tiu nicho, se oni akceptos ghin.  ghi
estas sufiche kongrua kun la strukturo de
'knowhow', kaj povas laubezone pausi
la strangajhojn, kiuj krochighis historie al
'knowhow' en la angla.

amike

probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042




________________________________
From: Sergio Pokrovskij <[email protected]>
To: [email protected]
Sent: Wed, December 30, 2009 10:54:28 AM
Subject: Re: [revuloj] Re: Know-how

  
--- On Tue, 12/29/09, Yury Finkel wrote:

> 2009/12/29 Miroslav Malovec:

>> Eble ni povus uzi knowhow-teknologio aux teknologio "know-how",

Kial tiu pleonasmo?  Vi jam havos la barbaraĵon, kun neesperantaj
literoj, kun nekonata legmaniero.  Kaj imagu praktikan uzon kun la
neevitebla amasiĝo de barbaraĵoj:

«La firmao CHRZ vendis al QSZYCZ la teknologion "know-how" "Tahawoo-Boohoo"» .

>> cxar ne cxiu teknologio estas know-how.

> Eble "teĥnologiaj sekretoj"?

Ankaŭ en la armilindustrio povas ekzisti "teĥnologiaj sekretoj", kiuj
tamen ne estas komerca varo, kaj kiun protektas tute alia leĝaro.

Esencaj trajtoj de "know-how" (kiujn la angla termino neniel
esprimas) estas:

1. ke oni ĝin tenas sekreta (kaj sekve, ne temas pri patento)
2. ke oni ĝin disponigas per kontrakto al iu alia, kaj la sekreto
estas kontrakta kondiĉo.

-- 
Sergio


 


      

Rispondere a