--- On Wed, 12/30/09, Miroslav Malovec wrote:
[...]
> La sama procedo okazas kun cxiu novajxo. Komence oni uzas la
> fremdlingvan terminon, kiu estas poste aux adaptata ortografie aux
> tradukata aux oni dauxre uzas la fremdan terminon. Se ni rezignos pri
> tiu transira periodo kaj volos cxion tuj esperantigi, Esperanto ne
> kapablos reagi suficxe rapide al la postuloj de la moderna vivo, kie
> novajxoj aperas preskaux cxiusemajne. En aliaj lingvoj ne estas
> problemo uzi en tekstoj fremdlingvajxojn, tial tiuj lingvoj povas tuj
> akcepti cxiun ajn novajxon kaj trankvile atendas, kiel la situacio
> evoluos.
Mi ne obĵetas ke oni uzu fremdlingvajn citaĵojn. Mi ankaŭ toleras, ke
oni uzu fremdlingvajn nomojn. Tamen oni ne pretendu ke ili estas
vortoj de Esperanto. Precipe kiam tiuj fremdaĵoj uzas sonojn kaj
literojn neesperantajn.
> La esprimojn "know-how, online" komprenas cxiuj, sed esperantistoj
> tion esperantigas cxiu alimaniere kaj ne povas poste interkomprenigxi
> reciproke. Kaj eksteruloj poste miras:
> "Cxu cxi tion vi proponas kiel internacian lingvon? Ke mi ne rajtu
> uzi internaciajn esprimojn, kiujn cxiuj komprenas, sed devu uzi viajn
> elpensajxojn, kiujn komprenas neniu, ecx vi mem ne?"
Iluzio. Ne ĉiuj komprenas tiujn internaciajn esprimojn. Ekz-e
plimulto da niaj samforumanoj miskomprenas la terminon "know-how".
Alia ekzemplo estas "monokini", kiun vi ial pretendas konata ĉie en la
mondo. Tute ne ĉie; kaj eĉ kie ĝi ekzistas, estas almenaŭ du malsamaj
interpretoj por ĝia signifo.
Ni neniun devigas lerni kaj uzi Esperanton. Se oni preferas uzi la
anglan aŭ la ĉinan, tio estas tre racia konduto. Sed se onin
interesas io alternativa, tiam trudado de barbaraĵoj estas malkonvena
malĝentilaĵo.
> Diru sincere: se vi estus petitaj (antau tiu cxi diskuto) traduki en
> vian nacian lingvon tri esperantlingvajn artikolojn, en kiuj aperas
> esprimoj "prikono, kielo, teknologio", cxu venus en vian kapon ideo,
> ke cxiuj tri autoroj pensis pri "know-how"? Kaj cxu vi estus certaj
> aux nur heziteme divenantaj?
Laŭ mia sperto, kiam nefakulo uzas la vorton "know-how", PRESKAŬ
NENIAM temas pri la speciala senco de tiu faktermino. Fakte,
"preskaŭ" estas superflua: mi NENIAM vidis ĝin ĝustasence uzita en
Esperanto. Preskaŭ ĉiam okazas, ke tian vorton uzas malklera
stultulo, kiu volas imponi per fremda vorto kies sencon la stultulo ne
komprenas. Ĉar la celata senco de tia "know-how" plej ofte estas
tutsimple "teĥnologio", tial la traduko per tia vorto plej probable
esprimas ĝuste tiun sencon, kiun celis la stultulo; kaj traduki ĝin
per "know-how" estas ripeti la misuzon kaj misinformon.
Do, la demando estas, ĉu la traduki fidele prezentu la stultecon de la
verkinto, kaj ĉu la tradukanto rajtas plibonigi la tradukatan tekston
kaj korekti ties erarojn. Tio estas malafacila demando.
Aliflanke, se iam aperos tekstoj kies aŭtoroj efektive bezonos la
terminon respondan al "know-how" en ties propra senco -- tiam mi jes
perferus citaĵon en la angla ol ian fantazian formon. Samkiel en iuj
okazoj oni preferus vidi iujn fremdajn nomojn en ilia originala,
dokumenta formo -- eventuale en la skribo araba.
> Spite nian esperantistan patriotismon ni bezonas trovi manieron,
> kiel trakti en esperantlingvaj tekstoj fremdismojn, inkluzive de
> anglismoj, almenaux en la komenca periodo, kiam temas pri novajxo
> kaj esperantlingva ekvivalento estas nur sercxata kaj ne gxenerale
> konata.
Tio ne estas evidenta. Nia uzo de Esperanto restas ekzerco; kaj tia
ekzerco sencas nur se oni reale traktas la malfacilaĵojn prefere ol
kapitulaci antaŭ ili.
Se oni simple kapitulacos, oni niniel avancas. Ju pli facile oni
cedas, des pli malfacile iĝas trovi solvon sisteman kaj pure
esperantecan. Tion ni vidas en niaj hejmaj lingvoj, kies imuna
sistemo rapide degeneras.
--
Sergio