Sergio: > > Konsideru frazon kiel "la mano kun plumo estas pli potenca ol (la) > > mano kun glavo". Ne nur temas pri "tiu" mano, temas pri koncentrigxo > > pri plumo, tunela rigardo, kie la ekzisto de alia mano ne gravas.
> Tiam probable la nedifina determino estus pli konvena. Anglalingve mi > atendus en tia frazo "A hand ...", dum france mi atendus "La main > ...". > Fakte, mi ja preferus diri nedifine: > "Mano armita per plumo pli dangxeras ol mano armita per glavo". Jes. Al tio kondukas mia "tiu/iu"-testo: Tiu mano armita per tiu plumo pli dangheras ol tiu mano armita per tiu glavo. Plena fusho! Iu mano armita per iu plumo pli dangheras ol iu mano armita per per iu glavo. Sufiche bone. Do, estu: Mano armita per plumo pli dangheras ol mano armita per glavo. Sed oni ja renkontas tiajn dirajhojn kun "la" che la du "mano". Temas tiam pri filozofieca stilo, en kiu oni kutime uzas "la" por montri specon. Tiam oni bildigas al si la realon tiel, ke ekzistas nur po unu reprezentanto de chiu speco, kaj ghi estas unika kaj konata. En tia mondo ekzistas "la homo" (= la homaro), "la virino" (= la virinoj) k.t.p. Oni do bildigas al si aron da dangerajhoj, chiuj konataj al la alparolato. Tie estas "la kanono", "la bombo", "la ponardo" k.t.p., kaj ankau "la mano kun plumo" kaj "la mano kun glavo". En tiaj okazoj, kiam oni parolas pri chiuj de ia speco, oni fakte povas libere elekti inter "la" au foresto de "la", kaj ankau libere elekti inter unu-nombro kaj multe-nombro. La efektiva senco restas tute la sama. Nur la stilo iom shanghighas: pafilo estas danghera armilo la pafilo estas danghera armilo pafiloj estas dangheraj armiloj la pafiloj estas dangheraj armiloj La efektiva senco estas tute la sama en chiuj kvar frazoj, se temas pri ghenerala eldirajho (ne pri konkretaj pafikoj). Iom frenezige, sed tiel estas. Jam en la Fundamento ekzistas ekzemploj de chiuj aliroj al tia ghenerala prezento. Mia simplisma "tiu/iu"-testo tute ne funkcias por tiaj okazoj. Ghi funkcias bone nur por konkretaj okazoj. Nepre necesas aldoni al ghi, ke "la" povas respondi ankau al la senco "chiuj", kaj ke unu imagata (nereala) individuo rigardata kiel tipa reprezentanto por tuta speco, povas havi "la", se oni sentas sin kiel filozofo. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
