> "egrimleyevans" > Eble la traduko de "la" pli similas al "vi suficxe scias, kiu".
Kiam mi hezitas meti la artikolon "la" aux ne gxin meti mi demndas al mi "kiu(j)?" * Se la respondo estas "io preciza kaj konkreta", mi uzas "la" * Se la respondo estas "io ne preciza aux ne konkreta", mi ne uzas "la". Tamen mi povas foje ne sekvi tiun regulon pro influo de la franca. Jen ekzemploj: -=-=-=-=-=-=- 1- katoj ronronas 2- la katoj ronronas 3- kato ronronas 4- la kato ronronas 1- kiuj katoj? mi ne scias precize kiuj do ne estas "la", povas esti "cxiuj katoj ronronas" aux "mi auxdas katojn ronroni sed ne scias kiuj kaj ecx kie ili estas". La kunteksto helpos al la kompreno. 2- kiuj katoj? mi scias kiuj. Ekzemple:la du katoj kiuj nun estas unu sur miaj genuoj kaj la alia kontraux mi sur la kanapo. 3- kiu? ne scias mi kiu, mi auxdas katon ronroni sen vidi gxin aux sen gxin koni. 4- kiu? kato bone konata de mi. Cxi tie mi povas diri ankaux "la kato bone konata de mi" kaj ankaux "tiu bone konata de mi" aux "iu bone konata de mi". -=-=-=-=-=-=- 1- kvadrato estas la bazo de tiu origamiajxo 2- la kvadrato estas la bazo de via figuro 3- kvadratoj estas apartaj rektanguloj 4_ la kvadratoj situas ekster la triangulo kaj cxiu havas unu komunan lateron kun la triangulo, unu latero de la triangulo por unu latero de kvadrato. 1- kiu kvadrato? ajna do ne estas "la kvadrato" kiu bazo? la bazo de preciza origamiajxo ekzemple la bazo de iu modelo de kunikloj. Do estas "la bazo" 2- Kiu kvadrato? preciza kvadrato. Ekzemple: tiu kiun vi havas subokule en geometria figuro kiun vi devas redesegni. do estas "la kvadrato" 3- Kiuj kvadratoj? cxiuj do ne estas "la kvadratoj" 4- Kiuj kvadratoj? precizaj kvadratoj: tiuj kiujn vi devos desegni ekde (la?)triangulo kiun vi havas subokule. pro tio estas "la kvadratoj" -=-=-=-=-=-=- Vi povas observi ke mi hezitis du fojojn kaj ke mi eble misuzas la artikolon "la". Mi dankas pro respondoj. Mireja retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
