On 1/17/06, Joop Eggen:

...

> Konsideru frazon kiel "la mano kun plumo estas pli potenca ol (la)
> mano kun glavo". Ne nur temas pri "tiu" mano, temas pri koncentrigxo
> pri plumo, tunela rigardo, kie la ekzisto de alia mano ne gravas.

Tiam probable la nedifina determino estus pli konvena.  Anglalingve mi
atendus en tia frazo "A hand ...", dum france mi atendus "La main ...".

Fakte, mi ja preferus diri nedifine:
"Mano armita per plumo pli dangxeras ol mano armita per glavo".

Sed se oni malvolas atenti la manon, oni simple gxin ne menciu.  La
koncerna rusa proverbo diras "Malica lango pli dangxeras ol pistolo".

Tio tamen venigas la duan demandon: kial "plumo" kaj "glavo" estas
senartikolaj?  Ja ne temas pri objektoj "konkretaj nedifinitaj", sed
pri du objektoj "abstraktaj simbolaj" (samkiel "la mano" mem).  Do, se
"la mano" -- kial do ne "la plumo"?  Kp
"La plumo estas pli potenca ol la glavo".

> Difineco en alia senco, komparo kun mano tenanta glavon.

Naivan ruson tio perpleksigos: cxu temas pri unu sama mano, kiu tenas
jen plumon, jen glavon?  Aux kontrasto de du malsamaj manoj (La mano
dekstra estas pli forta ol la mano maldekstra)?  Fakte, la artikolo
neniom helpas tie -- kaj tute male, gxi konfuzas kaj perpleksigas.

Ankaux Joop sxajne hezitas pri la dua (la).

> Ankaux Esperanto estas planita kiel natura lingvo en tiu senco, kaj
> oni konservu ties ne tutan kalkuleblon;

Mi dubas ke tio estus intenca; laux mi, la koncerna malklaro estigxis
tial, ke Z ne konsciis kiom malklara estas la okcidenta artikolo.

> per Esperanto oni povas traduki tien kaj reen, ofte pli bone ol en
> lingvo kun multaj kulturaj asocioj kiel la angla.  Ludwig
> Wittgenstein probable dirus ke oni ludu kun "la" en la tradukado,
> kiel en la supra frazo.

Por ludi oni bezonas kompreni.  Sed la artikolo ja ne estas komprenata
-- ecx la parolantoj de artikolhavaj lingvoj uzas gxin malsame, kaj io
tute banala por parolanto de unu lingvo povas sxajni sxerco por
parolanto de alia lingvo.  Kaj se unu el la du ne komprenas, ke temas
pri sxerco, tiam la sxerco malsukcesas.

--
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a